http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118940

Speciala Olimpiko en Pollando

29.10.2009
1600 sportistoj mense malavantaĝaj partoprenos venontjaran someran Specialan Olimpikon en Varsovio. Ĝian malfermon antaŭos la vizito de ĉiuj 58 reprezentaroj en 58 polaj urboj. Tra ili pasos kuritinero kun la Flamo de Espero el la greka Tesaloniko. Tri polaj urboj, vizitotaj kiel al unuaj Krakovo, Olsztyn kaj Skarżysko Kamienna merkrede oficiale komencis la preparojn. Dum la 40-jara historio de Speciala Olimpiko ĝi ĉirkaŭprenis 180 landojn, partoprenis ĝin preskaŭ 3 milionoj da sportistoj kaj preskaŭ samtiom da trejnistoj, organizantoj, kaj volontuloj. Dank’ al ili personoj mense malavantaĝaj havas la ŝancon esti alimaniere perceptataj socie.