http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118941
Protektu la naturon!
29.10.2009
Merkrede en Varsovio estis inaŭgurita la Socia Konsilantaro por la Nacia Programo Redukti la Forcejgasan Emisiadon. Ĝi celas ne nur subteni la registarajn agadojn, sed devas ankaŭ instrui pri la ĉiutaga energiŝparado, ĉar pro la emisiado de la karbonbioksido respondecas ne sole grandaj establoj, sed ĉiuj civitanoj. La konsiston de la Konsilantaro eniras specialistoj pri energetiko, ekologoj, reprezentantoj de la firmaoj produktantaj hejmmastrumajn aranĝaĵojn.