http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118981

Sorĉistina itinero

30.10.2009

En la subterejoj de la  regiona muzeo en Nysa [la sud-okcidenta Pollando] oni lanĉis Salonegon de Sorĉistoj, kiu estas fragmento de la pola-ĉeĥa iniciato konata kiel Itinero de Sorĉistinoj. Silezio kaj aparte iama Princolando de Nysa estis regiono de la nuna Pollando plej firme spertigitaj de  la 17-jarcenta ĉasado je sorĉistinoj, eksplodinta  post la 30-jara milito en la landoj de Germana Regno. La ekspozicio prezentas kiamaniere oni torturis virinojn akuzitajn pri la sorĉado. Inter la eksponaĵoj troviĝas rekonstruita stovo, kiu iam troviĝis centre de la urbo, en kiu oni bruligis  sorĉistinojn. Memorigante sian historion Nysa  logas la turistojn, kiuj krom viziti la muzeon povas ankaŭ vagi tra la pola-ĉeĥa limregiono laŭ la bicikla sorĉistina itinero.