Pascal
Quignard , Etgar Keret kaj Peter Olov Enquist estas specialaj gastoj
de la komenciĝanta en Krakovo unua Internacia Literatura Festivalo de Joseph
Conrad. Krom la aŭtoraj renkontiĝoj, podiaj diskutoj kaj verkistaj
laborrenkontoj dum la festivalo estas planataj ankaŭ teatraj enscenigoj,
filmprezentoj kaj koncertoj. La celo de la festivalo estas
montri vivantan literaturon en la publika spaco, manifesti, ke literaturo ne estas
io sole por intelektula elito, sed por ĉiuj.