http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119164

Tago de la Mortintoj

02.11.2009
  • Semajnfine lige kun la Tago de Ĉiuj Sanktuloj kaj pasanta lunde Tago de la Mortintoj poloj amase vizitas tombojn de siaj proksimuloj. En Gdansko [la norda Pollando] okazis eksterordinara disservo, kiun partoprenis reprezentantoj de la katolika, protestanta, ortodoksa, grekokatolika,  juda kaj  muzulmana medioj. Ili partoprenis komunan preĝon, en la Tombejo de Neekzistantaj Tombejoj. Tiu ĉi eksterordinara loko memorigas gdanskajn diverskonfesiajn  tombejojn damaĝitajn dum la militaj kaj postmilitaj jaroj. Ĝi kreiĝis antaŭ 7 jaroj, kiel unua ĉi speca loko en Pollando