http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119165

Guido Westerwelle en Pollando

02.11.2009
  • Sabate en Pollando por mallonga vizito estadis la vickanceliero de Germanujo kaj samtempe la ministro por la eksterlandaj aferoj Guido Westerwelle. Li subsktekis,  ke lia unua eksterlanda vizito  post la ĵurenoficigo en Pollando emfazas la gravecon de la polaj-germanaj rilatoj, esencaj ne nur por ambaŭ landoj, sed ankaŭ por la tuta Eŭropo. Guido Westerwelle esprimis ankaŭ la opinion, ke bona paŝo por evoluigi la polajn–germanajn rilatojn estas vigligo de  la Veimara Triangulo, en kiu niaj ambaŭ landoj kunagas kun Francujo.