Laŭvican
sukceson enkontigis la filmo „Magia arbo” reĝisorita de Andrzej Maleszka. Ĝi estis distingita
per speciala premio dum la Internacia
Festivalo de la Porinfanaj Filmoj en Ĉikago. Temas pri
festivalo kun longa tradicio kaj samtempe unu el la plej gravaj ĉi-specaj
aranĝoj en Usono. La filmo „Magia arbo” rakontanta pri eksterordinara seĝo
plenumanta revojn same bonajn kiel ankaŭ malbonajn apartenas lastatempe al la plej ofte premiitaj polaj filmoj. I.a. ĝi akiris Emmy-premion.