http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119248

Pola ponto en Kopenhago

03.11.2009
  • En la centro de Kopenhago kreiĝos ponto projektata de la pola arkitekto,  diplomito de la Varsovia Politekniko Cezary Bednarski. Lia projekto venkis en la internacia konkurso lanĉis de la urboaŭtoritatoj de la dana ĉefurbo. La konkurson partoprenis 10 arkitektoteamoj. La ponto projektita de la studio de Cezary Bednarski liganta la malnovan kaj novan urbokvartalojn fariĝos la ĉefa elemento de la novprojektita trafikvojo. La investaĵo troviĝas en prestiĝa kaj grava por Kopenhago regiono proksime de la Reĝa Operejo kaj malnova Arsenalo. La nova ponto estos preta en la 2012-a jaro.