http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119250

Radosław Sikorski en Usono

03.11.2009
  • Lundo estas la laŭvica vizittago de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski en Usono. Li renkontiĝis i.a. kun reprezentantoj de la usona Konsilantaro pri la Nacia Sekureco. Ministro Sikorski interparolis ankaŭ kun la estro de la senata komisiono por la eksterlandaj aferoj John Kerry. Temis pri helpo al Pakistano. La  valoro de tiu helpo egalas al kelkaj miliardoj da eŭroj. Ĝia celo estas i.a. influi stabilige la situacion en la najbara Afganlando. Dum sia estado en Vaŝingtono la estro de la pola diplomataro partoprenas ankaŭ 3 konferencojn,  dediĉitajn i.a. al kunlaboro de Usono kun la Eŭropa Unio kaj ankaŭ al la ekonomia sukceso de Pollando.