http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119331

El la E-movado

04.11.2009
  •  Kiel informis ret-info post 5-jara paŭzo, Jurij Finkel ĵus aperigis la plej novan version de la konata Esperanta help-programo EK=Esperanto-Klavaro. EK estas programo, kiu permesas tajpi ĉapelitajn literojn de Esperanto en ĉiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj unikodon. EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankau atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj. La piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj eblas aktivigi aŭ malaktivigi ĝin, klakinte sur la piktogramon per maldekstra musbutono. La nova versio de EK (Esperanto-klavaro) estas senpage elŝutebla ĉe http://www.esperanto.mv.ru/Ek/