Grupo
de vojaĝemuloj el Poznano volas ripeti la sukceson de la devenanta el la sama urbo Kazimierz Nowak, kiu
en 30-aj jaroj de la 20-a jarcento sukcesis traveturi bicikle Afrikon. La
vojaĝo estas dividita laŭ 24 etapoj, ĉiun partoprenos 3-4 personoj. Laŭ taksoj
de unu el la
organizantoj Piotr Sudoła la plej malfacilaj vojaĝetapoj
pasas tra la suda Sudano kaj Kongo, en
kiuj regas malstabila politika situacio. La ĉefa celo de la ekspedicio estas
popularigi la silueton de Kazimierz Nowak. La inaŭgurita merkrede bicikla
veturo tra Afriko daŭros pli-malpli 2 jarojn.