http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119334

Historia rekordo

04.11.2009
  • La prezo de oro superis merkrede la historian rekordon. Matene  pro unu unco oni pagis 1089 dolarojn kaj 40 cendojn. Laŭ la analizanto de la ekonomia centro TMS Marek Wołos la prezokresko spegulas la tutmondan kreskon de interesiĝo pri tiu ĉi krudaĵo. Nur lunde la Monda Valuta Fonduso informis pri vendo de 200 mil tunoj da oro al Barato.  Ĝia valoro egalis al  6 miliardoj 700 milionoj da dolaroj.