La estro
de la pola diplomataro Radosław Sikorski esprimis ĝojon pro la subskribo de la Lisbona Traktato fare de la
ĉeĥa prezidento, Vaclav Klaus. Tio finis la ratifoprocezon de la dokumento en la Eŭropa Komunumo. La pola
mininistro por la eksterlandaj aferoj - daŭre estadanta vizite en Usono - samtempe
subsktrekis, ke Pollando dank’ al sia aktiva agado en la Eŭropa Unio fariĝas ĉiam pli
grava rolanto sur la monda areno. Merkrede ministro Sikorski partoprenas sesion
organizitan de la Centro
pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj, titolitan „Komunaj kaj kontraŭaj interesoj de
Usono kaj la centra
Eŭropo”.