La
5-an de novembro en Gdansko komenciĝis internacia konferenco "Kulturo –
pludonu”. Dum du tagoj ĝiaj partoprenantoj interparolas pri la promociado de la
kulturo en diversaj eŭropaj landoj. Aparta atento estas donita al kultura
edukado. En diversaj landoj ĝi aspektas malsame. Dum ekzemple en Norvegujo lernantoj havas kelkajn
kulturobjektojn, en Pollando temas plej ofte pri unu. La organizantoj de la
konferenco intencas ankaŭ diskuti pri tio kiamaniere certigi al plej vastaj
sociaj medioj aktivi sur la kultura
kampo.