http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119420

Distingita polino

05.11.2009
  • La 89-jaraĝa Stefania Cichocka transprenis hodiaŭ en Varsovio la medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo dum solenaĵo antaŭanta la sesion de la urbokonsilio. La ambasadoro de Israelo en Pollando substrekis dum la solenaĵo, ke la distingitoj estas homoj tre modestaj, kiuj savis judojn dum la 2-a mondmilito nur pro la morala devo fari tion. Li memorigis, ke inter la distingitoj estas jam pli ol 6 mil poloj. Stefania Cichocka devenanta el Lvovo savis sian gimnazian amikinon transdonante al ŝi siajn fraŭlinajn dokumentojn. Pli poste ŝi helpis saviĝi al alia sia klasamikino, ties ŝia fratino kaj patrino.