http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119421

Delfenoj en Baltiko

05.11.2009
  • Sciencistoj el la delfinejo Kolmarden ĉe la orienta marbordo de Svedujo ricevis rimedojn el la naturprotekta programo de la Eŭropa Unio por ekzameni la grandecon de la populacio de la malaperanta specio de focenoj en Baltiko. La internacian projekton partoprenas apud Finnlando kaj Danlando ankaŭ Pollando. Niaflanke temas pri esploristoj el la Mara Stacio de la Universitato en Gdansko. La nombradon de focenoj helpos 300 sentiloj dislokitaj en Baltiko.