http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119423

Pollando kaj Francio kunlaboras

05.11.2009
  • Kadre de la polaj-francaj interregistaraj konsultiĝoj la pola ĉefministro Donald Tusk interparolas ĵaŭde en Parizo kun la franca prezidento Nikolas Sarkozy. Ambaŭ politikistoj diskutas pri la kandidatoj por la novaj uniaj postenoj, pri la klimatprotekto kaj pri energetiko. Dum la pariza vizito al la pola ĉefministro akompanas ministroj kaj reprezentantoj de la ŝlosilaj polaj ministerioj. Delegacioj de ambaŭ ŝtatoj subskribas kelkajn deklarojn i.a. koncerne la eŭropan sekurecon kaj defendopolitikon. Estos subskribita dokumento pri la pola-franca kunlaboro. La renkonto kun Nicolas Sarkozy estas ankaŭ okazo paroli pri vigliĝo de la pola-franca-germana kunlaboro kadre de la Veimara Triangulo.