http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119499

Ciferigo de la polaj havaĵoj

06.11.2009

4 institucioj respondecos pri la ciferecigo de la plej gravaj havaĵoj de la pola kulturo. Temas pri Ŝtata Arkivo, Nacia Biblioteko, Nacia Aŭdiovida Instituto kaj Landa Centro Esploranta kaj Dokumentanta Monumentojn. Laŭ la pola kulturministro Bogdan Zdrojewski ciferecigo de la kulturhavaĵoj stimulos pli bonan edukadon kaj certigos pli vastan aliron al la pola kulturo. La Nacia Biblioteko  ĝis la 2013-a jaro disponigos al retumantoj 250 mil objektojn, kiuj estos atingeblaj tagnokte, te.  tutdiurne. Laŭ la  direktoro Makowski, la estro de la Nacia Biblioteko ciferecigo ebligos unuloke kolekti la nacian heredaĵon ligitan kun multkultureco kaj plurnacieco de Pollando. Nun pro la dispartigoj kaj historiaj tempestoj la pola heredaĵo troviĝas ofte en alilandaj arkivoj.