http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119644

El la E-movado

09.11.2009
  •   En Tartu, Estonio ankoraŭ antaŭ la septembra interlingvistika konferenco Interlinguistica Tartuensis IX aperis ĝiaj dokumentoj. La 256-paĝa  eldonaĵo enhavas referaĵojn ankaŭ de personoj, kiuj ne povis persone partopreni la aranĝon.  Interlinguistica Tartuensis apartenas al la plej malnovaj, sporade aperantaj kaj plej respektindaj fakaj revuoj pri interlingvistiko. La periodaĵo dank’ al granda kaj daŭra akademia laboro de prof. A.D. Dulicenko transdaŭris la epokojn.