Politikaj transformiĝoj post la 1989-a jaro, inkluzive
de la faligo de la berlina murego signife influis ankaŭ la ekonomion de la Malnova Kontinento.
La plej signifaj ŝanĝoj okazis en la centraj kaj orientaj
landoj de Eŭropo, kie pro la komunista reĝimo funkciis la tn. centre planata
kaj stirata mastrumado. La ŝanĝoj okazintaj en tiuj ĉi landoj signife influis
ankaŭ la ekonomiojn de la okcidentaj landoj. Dank’ al sezonaj laborantoj el la
orienteŭropaj landoj la okcidentaj landoj
povis evolui pli rapide. Samtempe la ebleco labori en la okcidentaj landoj eĉ
sezone estis por la civitanoj el la landoj de la orienta Eŭropo ŝanco
bonstatiĝi.