http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119649
Faligo de berlina murego
09.11.2009
Lunde, la 9-an de
novembro pasas la 20-a datreveno de la
faligo de la berlina murego. La veninta por la berlinaj solenaĵoj prezidanto de
la Eŭropa Parlamento
Jerzy Buzek memorigis al ĵurnalistoj pri la rolo de Pollando en
la faligo de la murego.
Kiel li atentigis sen
la movado „Solidareco” kaj transformiĝoj en Pollando en la 80-aj jaroj tio ne
estus ebla. Laŭ Jerzy Buzek gravas, ke la mesaĝo de la tiamaj eventoj - la unuiĝo kaj de Germanujo kaj de Eŭropo
daŭre validu. La solenaĵojn en Berlino flanke de Pollando partoprenas la ĉefministro Donald Tusk
kaj la eksa prezidento kaj eksa gvidanto de Solidareco Lech Wałęsa