http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119720

Pli ol 700 infanoj en Varsovio atendas vicfamiliojn

10.11.2009
  • Pli ol 700 infanoj en Varsovio atendas vicfamiliojn. La varsoviaj aŭtoritatoj kune kun la Centro Subtenanta Vicfamiliojn volas trovi por tiuj infanoj lokon en naturaj familioj. I. a. al tio servas la ĵus lanĉita kampanjo „La plej krea profesio de la mondo”. Laŭ la  direktoro de la Centro Subtenanta Vicfamiliojn Sylwester Soćko la vicfamilio ne signifas adoptofamilion. Ĝia tasko estas zorgi pri la infanoj kaj prepari ilin al reveno al la biologiaj familioj,  se tio nur estas ebla.