http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119722

„Venecio de la nordo”

10.11.2009
  • „Venecio de la nordo” tiun ĉi difinon povas oficiale uzi la urbo Augustów,  situanta en la nord-orienta Pollando. Ĝi ĵus ricevis apartan distingon de la Svisa Internacia Turisma Foiro en Lugano, kie finiĝis la konkurso pri la plej bona utiligo de turismaj historiaj kaj kulturaj valoroj. Laŭ la organizantoj la aŭtoritatoj de la urbo ĉe Netta-rivero bonege sukcesis promocii la najbarajn lagojn, herbejojn kaj la eblecon avkosportumi. La turisma foiro en Lugano apartenas al la plej prestiĝaj en la branĉo. Nunjare prezentiĝis tie miloj da urboj el preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. Pollandon krom  Augustów reprezentis la urboj Olsztyn, Kraków, Częstochowa kaj Lódź.