http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119723

Etonteco de Pollando

10.11.2009
  • Antaŭtage de la pola nacia festo,  Tago de Sendependeco la pola prezidento gastinta en Nowy Sącz [la suda Pollando] substrekis la rolon de la lokaj komunumoj en la konstruado de Pollando. En sia parolado en la Supera Lernejo de Merkatagado Lech Kaczyński akcentis, ke pro tio kiel aspektos Pollando post 20 jaroj  grandparte respondecos elitoj de la unuopaj regionoj de la lando. Laŭ Lech Kaczyński poloj estas elstaraj entreprenistoj individue, sed daŭre ni devas lerni kiel sukcese komune kunlabori por ĉies bono.