http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119824

El la E-movado

12.11.2009
  • Kadre de la Internacia teatra festivalo “JOAKIM INTER-FEST” en urbo la Kragujevac, Serbio estis prezentita  la unua profesia spektaklo en Esperanto.  La teatraĵo “Dek tagoj de kapitano Postnikov”   estis parto de la solena fino de festivalo,  kiun partoprenis teatroj el Serbio, Britujo, Usono, Kroatio, Rumanujo kaj Makedonio. En la spektaklo rolis internacia trupo de profesia Sceno Shelter: Saŝa Pilipović (kapitano Postnikov), aktoro de teatro el Kragujevac, Mićo Vrhovac, (L.L. Zamenhof), esperantisto el Banja Luka (Bosnio-Hercegovino), kaj Ljubica Gaŝparović el Kragujevac.