http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119825

Teatroj la Familia Pasio

12.11.2009
  • En Piła [la norda Pollando] ĵaŭde komenciĝis la 10-a Tutlanda Festivalo de Familaj Teatroj titolita Teatroj la Familia Pasio. En 14 spektakloj la publiko havas ŝancon spekti aktorantajn patrinojn kaj patrojn, filinojn, filojn kaj gefratojn,  kiuj preskaŭ neniam rolludas komune en spektakloj kaj filmoj. La festivalo celas antaŭ ĉio instigi familiojn kune viziti la teatron, por ke tio fariĝu komuna, familia pasio, diskutata  post la reveno hejmen ĉe la kuireja tablo.