La sveda 19-jarulino Anneli Holm
skribis libron pri la sorto de sia pola avinjo „Forgesita vojaĝo”. Preskaŭ
300-paĝa libro estis eldonita svedlingve de la aŭtorino mem. Ĉiuj ekzempleroj disvendiĝis fulmrapide. Laŭ
la aŭtorino la libro „Forgesita vojaĝo” celas
montri al svedoj malfacilajn kaj komplikajn sortojn de Pollando kaj poloj. Anneli
Holm krom la pola kaj sveda regas 4 aliajn lingvojn. Ŝi interesiĝas pri
historio kaj volas studi juron. Ŝi estas unualiga ludantino de la tablotenisto
kaj samtempe la plej juna sveda trejnisto de ĉi tiu sportbranĉo.