http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=119827

Premio pro Publiko Bono

12.11.2009
  • La  Fondaĵo de la Reciproka Helpo „Barka”  en Poznano fariĝis la laŭreato de la Speciala Premio Pro Publiko Bono, kiun oni atribus lige kun la 10–jariĝo de la premio.   La laŭreato estis elektita inter la ĝisnunaj distingitoj. La Fondaĵo de la Reciproka Helpo „Barka” estis establita en la 1989-a jaro de psikologoj Barbara kaj Tomasz Sadowski kiel esprimo de solidareco kun personoj socie ekskluditaj: senhejmuloj, senlaboruloj, personoj forlasantaj punestablojn kaj psikiatriajn hospitalojn. Nun la Fondaĵo kun la urboaŭtoritatoj de Poznano preparas specialan loĝejkvartalon por personoj spertintaj la socian ekskudon.