En Varsovio estis enmanigitaj premioj por
la plej entreprenemaj instruistoj kaj lernantoj en Pollando. La iniciato celas
popularigi mezlernejan edukadon koncerne ekonomikon, financojn kaj merkatan
agadon. La solenaĵon organizis Pola Nacia Banko, ĝia estro Sławomir Skrzypek
akcentis, ke la ekonomika edukado grave influas la estontecon de la pola
mastrumado.