http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120130

Gripoepidemio

17.11.2009
  • La Landa Epidemiologia Konsultanto, profesoro Andrzej Zieliński opinias, ke aktuale en Pollando oni frontas gripoepidemion. Liaopinie atestas pri tio lavanga kresko de malsaniĝoj. Lastsemajne la nombro de personoj infektitaj per gripo kreskis trioble kompare kun la antaŭaj sep tagoj, kuracistoj diagnozis ĝin aŭ suspektis ĉe 40 mil personoj. Profesoro Andrzej Zieliński taksas, ke pro ĉirkaŭ duono de la gripomalsaniĝoj en Pollando respondecas la viruso A/H1N1. Tagi: