http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120131

Kreskis dogano

17.11.2009
  • Belorusio decidis firme protekti landajn legomoproduktantojn.  Konforme al la  prezidenta decido dogano por legomoj estis kreskigita de la ĝisnunaj 15-procentoj ĝis 180. La decido plej malfavore influos legomproduktantojn el Pollando, Ukrainujo kaj Litovio. Samtempe duoble kreskis dogano por faruno kaj kvinoble por dolĉaĵoj kaj ĉokolado.