http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120132

Korupto kiel minaco

17.11.2009
  • Pri korupto kiel minaco por la funkciado de demokratio kaj ŝtato debatas marde partoprenantoj de la konferenco disvolviĝanta sub la patroneco de Lech Kaczyński. La okazigo de konferenco samtempas kun la prezento de la laŭvica rangolisto koncerne korupton en la mondo. Laŭ la preparatnta ĝin organizaĵo Transparency International la situacio en Pollando pliboniĝas de jaro al jaro. Nia lando avancis je 9 lokoj kompare kun la pasinta jaro kaj aktuale okupas la 49-an pozicion inter 180 listigitaj landoj. La malplej koruptita lando de la mondo estas Novzelando, la plej malbona situacio ĉi-kampe regas en Afganlando kaj Irako.