http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120206

Ŝarĝu elektran aŭtomobilon

18.11.2009
  • En Varsovio oni ĵus lanĉis la unuan stacion por ŝarĝado de elektraj aŭtomobiloj. Ĝis la fino de junio 2010 kreiĝos 130 pluaj tiaj stacioj, ili aperos en parkejoj kaj centre de la pola ĉefurbo. La programo havas esplorkarakteron, lige kun kio ŝarĝado estas senpaga. Aktuale la varsovia trafikoficejo disponas pri kelkaj elektraj veturiloj kaj iliaj prizorgantoj aparte laŭdas malaltajn utiligo-kostojn. Traveturo de 100 kilometroj kostas sole ĉirkaŭ unu eŭron, do trioble malpli ol per tradicia benzina aŭto. Aliflanke elektraj veturiloj estas nun pli multekostaj ol la tradiciaj, necesas pagi por ili ĉirkaŭ 15 mil eŭrojn pli.