http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120207

Pintrenkonto EU-Rusujo

18.11.2009
  • En Stokholmo okazas merkrede pintrenkonto Eŭropa Unio – Rusujo. Kiel informis la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski, la ĉefan temon konsistigas energetikaj aferoj, ĉar la rusa kabinetestro Vladimir Putin de kelkaj semajnoj avertas Eŭropon, ke jarkomence povas aperi problemoj kun rusaj gasliveroj pro pagoproblemoj de Ukrainujo, kiu utiligas tiun gason, transportatan tra ĝia teritorio. Krome politikistoj diskutas ankaŭ  pri observado de la homaj rajtoj en Rusujo. La unio jam plurfoje kritikis Moskvon tiurilate. Aparte firman starpunkton koncerne malobservadon de homaj rajtoj ĉiam prezentis Svedio, nun gvidanta la laborojn de la Eŭropa Komunumo. Sur la listo de la diskutataj temoj troviĝas ankaŭ ekonomia krizo kaj klimataj ŝanĝoj.