http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120274

Semajno de la Globskala Edukado

19.11.2009
  • Kadre de la nunjara Semajno de la Globskala Edukado en Varsovio kaj Krakovo okazos specialaj urbaj ludoj. Ludontoj povos ekscii ia. kiamaniere personaj aĉetaj elektoj influas vivon de personoj loĝantaj en aliaj mondopartoj. La Semajno estas ciklo de aranĝoj celantaj konsciigi pri kelkaj defioj por la homaro, kiel la homaj rajtoj, justa komerco, etika mono, [ klimataj ŝanĝoj kaj migrado. Baze de la projekto troviĝas konvinko, ke homojn vivantajn en diversaj landoj kaj kontinentoj kunigas reciprokaj dependecoj, pro kio nuntempaj internaciaj problemoj koncernas nin ĉiujn. Eventojn de la semajno kunaŭtoras lernejoj, universitatoj kaj neregistaraj organizaĵoj kaj kunordigas ilin la Pola Humaneca Kampanjo.