http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120275

Brusela pintrenkonto

19.11.2009
  • Ĵaŭde gvidantoj de la Eŭropa Komunumo diskutas en Bruselo pri  kandidatoj por du plej gravaj uniaj postenoj kreitaj rezulte de la akceptita Lisbona Traktato. Temas pri tiel nomataj unia ministro por la eksterlandaj aferoj kaj unia prezidento. Ĝis nun malgraŭ ambiciaj planoj de Svedio oni ne sukcesis indiki po unu kandidaton al ambaŭ funkcioj. Inter la kandidatoj por la unia prezidanto plej ofte estas menciiataj ĉefministroj de Belgio Herman van Rompuy, Luksemburgo Jean-Claude Juncker kaj de Nederlando Jan Peter Balkenende.  Koncerne la unian estron de diplomataro plej ofte aperas nomoj de brito David Miliband kaj italo Massimo D'Alema. Pollandon dum la brusela pintrenkonto reprezentas la kabinetestro Donald Tusk.