http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120373

Infana vortaro

20.11.2009
  • Sur la pola libromerkato ĵus aperis la unua vortaro de la infana pola lingvo "I kto to papla". Ĝia aŭtoro, Damian Strączek, strebas sur konkretaj ekzemploj montri specifecon de ĉi tiu lingvaĵo kaj samtempe prezenti variecon de infana fantazio. La vortaron malfermas 20 vortoj uzataj de preskaŭ ĉiuj polaj infanoj kaj laŭ aŭtoro malfacilas taksi, ĉu la infanoj mem elpensas ilin aŭ eble sugestas ilin gepatroj aŭ geavoj. Temas ia. pri “lulu” kiel difino por dormi aŭ “brum” por veturilo. La libro strebas ankaŭ montri kiel la infana rezonado kaj mondoperceptado speguliĝas en la lingvaĵo.