http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120374

Historio de la pola kinoaort

20.11.2009
  • Pola Nacia Filmoteko funkciigis specialan interretan servon Fototeko, kiu dokumentas la historion de la pola kinoarto. En la kolekto troviĝas provizore pli ol 20 mil priskribitaj filmfotoj, plurfoje unikaj, ĉar temas ne nur pri diversaj scenoj kaj aktoraj portretoj, sed ankaŭ bildoj montrantaj kameraadon de filmoj. Parto de tiu ĉi materialo dum jaroj kuŝis en arkivoj, kelkfoje nur en la formo de membranoj. Nun, post prilaboro kaj cifereca renovigo la fotoj estas rigardeblaj por ĉiuj kaj speciala serĉilo helpas la esploradon. Aparta raraĵo estas fotoj el “Vrakoj”, la unua pola multkolora filmo el la 1956-a jaro, en kiu ĉefrolis Zbigniew Cybulski. Tamen la tuta kolekto de la  Pola Nacia Filmoteko superas la amplekson de la nuna Fototeko preskaŭ dekoble, tial kun la tempofluo oni pliriĉigos la enhavon de la interreta servo kaj espereble post kelka tempo konsistigos ĝin eĉ pli ol 200 mil fotoj.