http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120375

Muzeo en Auschwitz

20.11.2009
  • -2-

    La Muzeo Auschwitz ŝanĝos la ĉefan ekspozicion en la eksa nacia koncentrejo. Ĝian projekton ĵus akceptis la Internacia Aŭŝvica Konsilantaro. La nova ekspozicio estos triparta: la unua rakontos historiojn de la mortotendaro mem, de ĝiaj organizintoj kaj gardistoj. La dua parto estos dediĉita ĝenerale al Holokaŭsto kaj la tria koncentriĝos je tragedioj de malliberigitoj. Aktuale daŭras konkurso por la preparo de la ekspozicio. Ĝi devas ascet-maniere reliefigi aŭtentecon de la iama koncentrejo. La ĝisnuna konstanta ekspozicio devenas el la 1955-a jaro.