http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120376

Furorlibro pri Jan Karski

20.11.2009
  • Bonege akceptita de la francaj legantoj dokumenta-beletra romano "Jan Karski" de Yannick Haenel ricevis merkrede tre gravan tiulandan literaturan premion  - Prix Interallié. Tiu ĉi verko de 42-jara verkisto de kelkaj semajnoj troviĝas sur la listoj de furorlibroj en la apudsejna lando, ĝi akiris ankaŭ plurajn pozitivajn recenzojn. La aŭtoro de la libro memorigas vivon de fama kuriero de la pola konspira ŝtato, kiu strebis dum la 2-a mondmilito alarmi la gvidantojn de la okcidenta mondo pri holokaŭsto. Tamen komence neniu volis kredi al liaj raportoj. Yannick Haenel strebas prezenti sentojn de tiu eksterordinara homo, kies strebado savi homojn pereantajn en mortotendaroj dum longa tempo restis vana. La libro estas ankaŭ siaspeca akuzo de la Aliancanoj, ke ili ne decidis entrepreni paŝojn por bremsi la ekstermadon.