http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120521
Pola kinoarto en Barato
23.11.2009
En
la barata provinco Goa ĵus komenciĝis la 40-a Internacia Filmfestivalo.
Ĝi estas la plej granda kineja aranĝo en Hindujo. Kadre de la trarigardo,
kiu daŭros 11 tagojn estos prezentitaj 300 kinobildoj, inter ili estas
55 eksterlandaj. Temas ankaŭ pri filmoj de polaj reĝisoroj
Ryszard Bugajski, Jacek Głąb kaj Krzysztof Zanussi. Ili estas
specialaj gastoj de la festivalo, dum kiu ili ne nur renkontiĝas
kun la publiko, sed ankaŭ partoprenos podiajn diskutojn pri la monda
kinoarto.