http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120522

„Justulo inter la nacioj de la mondo”

23.11.2009
Dimanĉe medalojn „Justulo inter la nacioj de la mondo” ricevis postmorte en Szczecin [la nordokcidenta Pollando] 7 loĝantoj  de la okcidentpomeria vojevodio. La distingojn enmanigis al iliaj parencoj ambasadoro de Isreaelo Zvi Rav-Ner. Kiel li memorigis la distingitoj dum monatoj kaj eĉ jaroj kaŝis en siaj domoj judajn familiojn ebligante al ili transvivi la militon. La distingitoj faris tion, malgraŭ tio, ke ili riskis la propran vivon. Multaj familioj de savantoj kaj savitoj ĝis hodiaŭ tenas proksimajn kontaktojn. Laŭ Ewa Rudnik el la israela ambasado en Varsovio la instituto Yad Vaŝem intensigis laste la serĉadon de la polaj familioj, kiuj dummilite kaŝis judojn por sukcesi al iliaj gefiloj kaj genepoj danki pro la savo de judaj familioj.