http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120523

Poloj turismumas en Danlando

23.11.2009
 Poloj apartenas al tiuj vizitantoj, kiuj estadante en Danlando elspezas plej multe da mono, temas pri preskaŭ 100 eŭroj tage. Laŭ la pritaksoj de la Dana Turima Ĉambro polojn antaŭas sole japanoj kaj kanadanoj. Danlandon plej ofte vizitas polaj merkatistoj kaj familioj kun la infanoj. De jaroj ilia nombro konstante kreskis, haltinte nur en komenco de la 2009-a jaro lige kun la financa krizo. Ĝis septembro de la nuna jaro Danlandon vizitis sume 100 mil poloj. Ili plej ofte ripozas sur la duoninsulo Bornholm, sekvaloke troviĝas Kopenhago. La dana ĉefurbo havas tage pli ol 20 flugkonektojn kun diversaj polaj urboj.