http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120524
Rapida fervojo en Pollando
23.11.2009
Ĝis
la 2014-a jaro la pola registaro planas inaŭguri la konstruadon de
pola rapidtrajno, de la speco TGV. Ebligonte veturi tra Pollando kun
la rapideco de 360 kilometroj hore ĝi
estos lanĉita en la 2020-a jaro. Komence ĝi ligos Varsovion, Lodzon,
Poznanon kaj Vroclavon. La pola ministro por la infrastrukturo Cezary
Grabarczyk informis lunde, ke la registaro ĵus akceptis la programon
de la investaĵo. La modernigo de la ekzistanta fervoja reto estos
prioritato de la ministerio dum du plej proksimaj jaroj.