http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120609
Ekologia Foiro en Poznano
24.11.2009
Plej
modernaj solvoj kaj teknologioj por la protektado de naturmedio estas
prezentataj en Poznano kadre de la foiro Poleko. Kadre de ĝi okazas
ankaŭ segmento „Komunumo”, kiu estas speciala oferto de merkatistoj
por lokaj aŭtoritatoj. Prezentataj tie estas kaj informadikaj solvoj
por la komunumoj kaj proponitaj infrstruktutaj projektoj. Sume foiron
partoprenas 850 ekspiziciantoj. Dum ĝi disvolviĝas ankaŭ podia diskuto
dediĉita al bruligado de forfalaĵoj, kadre de ĝi aŭtoritatoj de
poznano dividas siajn spertojn pri al elkonstruo kaj funkciifgo de tia
establo en Poznano kaj ankaŭ pri ligitaj kun ĝi sociaj konsultiĝoj.
La foiro enhavas ankaŭ edukan segmenton al kies partopreno estas invititaj
infanĝardenoj, lernejoj kaj universitatoj.