http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120701

El la E-movado

25.11.2009
  •  En la voĉdonado de la studenta komunumo el la Historia-Sociscienca Fakultato de la bjalistoka universitato Ludoviko Zamenhof akiris la unuan lokon inter la kandidadtoj por la patrono de  tiu ĉi altlernejo. Nun pri la temo okupiĝos la konsilio de la fakultato. Sekve la universitata estraro de Bjalistoko decidos, kiu fariĝos la patrono de la universitato. Kun Zamenhof malgajnis tiaj figuroj, kiel reĝo Sigismundo Aŭgusto, martire murdita sacerdoto Popiełuszko, renomaj polaj poetoj kaj prozistoj:  Juliusz Słowacki, Ryszard Kapuściński kaj Stanisław Lem.