http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120703

Judaj filmoj en Varsovio

25.11.2009
  • Inter mardo kaj dimanĉo daŭras en Varsovio la 7-a Festivalo de Filmoj pri la Juda Temaro. Por la ĉefa premio >Kamerao de David< rivalas 22 kinobildoj. La nunjara festivala eldono estas dediĉia al Barbara Streisand, tial festivalon inaŭguris la prezento de la renovigita filmo „Yentl”, kiun ŝi reĝisoris kaj en ĝi ĉefludis. En la festivala programo troviĝas filmoj premiiataj dum mondaj festivaloj, kiuj plejparte ĝuste nun havas la polan premieron. La festivalon organizas Fondaĵo por Evoluigi la Judan Kulturon en Pollando kunlabore kun la Pola Filminstituto.