http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120704

Varsoviaj investaĵoj

25.11.2009
  • La varsoviaj urboaŭtoritatoj destinis  por la investaĵoj dum la lastaj  tri jaroj du kaj duonan miliardojn da eŭroj. Granda parto de tiuj rimedoj  estis destinita por plukonstruo de la vojreto kaj evoluigo de la urba trafiko. Laŭ la varsovia prezidanto Hanna Gronkiewicz-Walz al la plej grandaj sukcesoj en la lasta periodo apartenas la inaŭgurita konstruado de la Scienca Centro Kopernik kaj de laŭvica varsovia ponto. Venontjare la varsovia urbooficejo elspezos por la investaĵoj 500 milionojn da eŭroj. Ekde la 2007-a jaro sur la ĉefurbaj stratoj aperis 620 novaj busoj, jam baldaŭ aldoniĝos 190 novaj malaltplankaj tramoj.