http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120705

Polaj-ukrainaj interparoloj

25.11.2009
  • Por unutaga vizito gastas merkrede en Pollando la ukraina ministro por la eksterlandaj aferoj,  Petro Poroszenko. Posttagmeze li renkontiĝis kun la estro de la pola diplomataro Radosław Sikorski. Ambaŭ politikistoj interparolis pri la interna situacio en Ukrainujo kaj pri ĝia perspektivo membriĝi en NATO kaj la Eŭropa Unio. Oni traktis ankaŭ la programon >Orienta Partnereco<, kadre de kiu la Unio volas intimigi kontaktojn kun siaj orientaj najbaroj kaj oni pridiskutis la polan-ukrainan sciencan kaj kulturan interŝanĝon. Al pridiskutataj temoj apartenis ankaŭ energetika kunlaboro.