http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120786

Sciencistinoj en EU

26.11.2009
  • Nur triono de la eŭropaj sciencistoj estas virinoj. Tiel rezultas el la donitaĵoj publikigitaj merkrede en Bruselo. En Pollando la indico de inoj dediĉantaj sian vivon al la scienco estas pli granda. La plej bonan situacion sciencistinoj ĝuas en en Latvio, Litovio kaj en Bulgario, kaj la plej malavantaĝan - en Nederlando kaj Luksemburgio. En eŭropaj landoj virinoj konsistigas 60 procentojn de ĉiuj diplomitiĝantoj, sed poste nur 40 procentoj de ili doktoriĝas.